Edukado al amaskomunikilaro kaj informado

Dokumento de Unesko pri amaskomunikila literatio.
Dokumento de Unesko pri amaskomunikila literatio rilate al fotigo de homaj rajtoj kaj kontraŭbatalo de ekstremismoj.

Edukado al amaskomunikilaro kaj informado, ankaŭ amaskomunikila literatio[1] (angle: media literacy[2]) rilatas al la procezo de aliro, analizado, taksado kaj kreado de mesaĝoj en diversspecaj amaskomunikiloj. Ĝi uzas esplor-bazitan instruan modelon, kiu instigas homojn sin demandi kion ili rigardas, legas aŭ aŭskultas. Amaskomunikila literaturo celas evoluigi amaskomunikilan kulturon. Ĝi provizas homojn per iloj por:

  • kritike analizi mesaĝojn kaj informadon
  • detekti propagandon, cenzurondiskriminacion (inkluzive de la instigoj al tiaj agoj) en novaĵoj aŭ aliaj publikaj programoj
  • kompreni kiel certaj strukturaj trajtoj - kiel ekzemple la financado kaj distribuado de la produktadaj rimedoj - povas influi la manieron prezenti informon.
  1. Lingva noto: literatio estas pli ol "legoscio" aŭ "alfabetigo": ĝi estas la kapablo identigi, kompreni, interpreti, krei, komuniki kaj komputi, uzante presitan aŭ skribitan materialon, asociitan en diversaj kuntekstoj.
  2. Hobbs, Renee (2010). Digital and Media Literacy: A Plan of Action (PDF). Aspen Institute.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search